Politikoj de Pekina Borso estas aplikeblaj por tajvanaj firmaoj

Selena Publikigita: 2021-11-27 17:22:37
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Lastatempe oficejo pri tajvanaj aferoj de la Ŝtata Konsilio de Ĉinio okazigis gazetaran konferencon. Proparolanto Zhu Fenglian diris en la gazetara konferenco, ke serioj da politikoj de la Pekina Borso estas egale aplikeblaj por tajvanaj firmaoj.

Responde al demando pri borskvotito kaj negoco de tajvanaj firmaoj post funkciigo de la Pekina Borso, Zhu diris, ke la Pekina Borso estas platformo, kiu fokusiĝas al livero de subteno al “profesiaj, lertaj, specialaj kaj novigaj” mezgrandaj kaj malgrandaj firmaoj en kampoj de manufakturo, informa teknologio, materialoj kaj sanzorgaj servoj. La platformo utilas al borsaj operacioj de tiuj mezgrandaj kaj malgrandaj firmaoj kaj rapidigas ilian konekton kun kapitalo. Koncernaj politikoj de

la Pekina Borso estas egale aplikeblaj por tajvanaj firmaoj, kiu signifas, ke tiuj firmaoj havos pli grandan spacon kaj pli bonan bonŝancon por aliĝi al sistemo de multtavola kapitala merkato de la ĉeftero.

Pri la demando de ekonomio kaj komerco, rusa ministro pri eksterlandaj aferoj Sergei Lavrov diris lastatempe, ke Usono kaj partaj eŭropaj landoj malkaŝe postulis diversajn landojn ĉesigi ekonomiajn kaj komercajn kunlaborojn kun Rusio kaj Ĉinio. Male Rusio neniam postulis antaŭkondiĉon en kunlaboro kun aliaj landoj, Rusio respektas suverenecon de partneraj landoj kaj ilian rajton elekti siajn kunlaborajn partiojn.

Responde al la aserto de rusa ministro pri eksterlandaj aferoj Sergei Lavrov, Zhao Lijian, proparolanto de la ĉina Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj diris, ke iuj landoj kun aliancanoj misuzis landan potencon kaj politikigis ekonomiajn kaj komercajn aferojn. Tiuj agoj ne nur damaĝas regularon de la internacia komerco, sed ankaŭ difektas tutmondan proviz-ĉenon kaj splitas la mondan merkaton, kio finfine alportos malutilon al aliaj kaj ankaŭ al si mem.

Dividu