Nova konferenco de Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro estas atentata de mondaj amaskomunikiloj

Ĝoja Publikigita: 2021-12-01 14:23:00
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Okazis la oka ministr-nivela konferenco de la Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro la 29-an kaj la 30-an de novembro en la senegala ĉefurbo Dakaro, kiu freŝe planis ĉina-afrikan kunlaboron kaj estis atentata de mondaj amaskomunikiloj.

Raporto de senegala ĵurnalo Le Soleil

Raporto de senegala ĵurnalo Le Soleil

Senegala ĵurnalo Le Soleil lunde raportis, ke en la forumo senegala prezidento Macky Sall montris, ke de la establo de la forumo Afriko kaj Ĉinio ĉiam man-en-mane kunlaboras per efektivaj kaj efikaj manieroj. Li esperis, ke estonte Afriko kaj Ĉinio pluapaŝe fortigos unuiĝon kaj kunlaboron por adaptiĝi al pli kaj pli multaj ŝanĝiĝoj kaj komune trakti mondajn defiojn.

Raporto sur retejo de periodaĵo African Business

Raporto sur retejo de periodaĵo African Business

Raporto de afrika periodaĵo African Business lunde citis la vortojn de senegela ministro pri eksterlandaj aferoj Aissata Tall Sall, "La Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro estas nia komuna intereso, kies sukceso donos prosperon al ĉina kaj afrika popoloj kaj iliaj posteuloj."

Raporto de franca ĵurnalo Sud-Ouest

Raporto de franca ĵurnalo Sud-Ouest

Franca ĵurnalo Sud-Ouest raportis, ke per videoligo ĉina prezidanto Xi Jinping ĉeestis malfermon de la oka ministr-nivela konferenco de la Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro kaj deklaris, ke "Ĉinio donos al Afriko alian miliardon da dozoj de vakcino, inkluzive de 600 milionoj da senpagaj dozoj kaj 400 milionoj da dozoj, faritaj kunlabore kun afrikaj landoj."

Raporto de senegala novaĵ-agentejo APS

Raporto de senegala novaĵ-agentejo APS

La senegala novaĵ-agentejo APS atentis, ke la blanka libro Ĉina-Afrika Kunlaboro en Nova Epoko montras, ke ĝis la fino de 2020 ĉinaj entreprenoj rekte investis en Afriko pli ol 43 miliardojn da usonaj dolaroj. Ĉinio starigis pli ol 3 500 entreprenojn en Afriko, kiuj liveris milionojn da rektaj kaj nerektaj laborpostenoj, kaj en la entreprenoj pli ol 80% dungitoj estas afrikanoj. Cetere, de 2009 Ĉinio estas la plej granda komerca partnero de Afriko en sinsekvaj 12 jaroj.

Raporto sur retejo de usona periodaĵo The Diplomat

Raporto sur retejo de usona periodaĵo The Diplomat

Komento sur la retejo de usono periodaĵo The Diplomat diras, ke la Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro estas unu el la plej atentataj strategiaj kunlaboraj sistemoj de la 21-a jarcento, kaj dank’ al la forumo la rilatoj inter Ĉinio kaj Afriko rapide disvolviĝis.


Dividu