MOS: Plenampleksa vojaĝa malpermeso ne povas malhelpi disvastiĝon de Omicron

Ĝoja Publikigita: 2021-12-01 14:24:41
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La Monda Organizo pri Sano (MOS) marde diris, ke plenampleksa vojaĝa malpermeso ne povas malhelpi internacian disvastiĝon de Omicron, la varianto de KOVIM-19, nur donos pezan ŝarĝon al popoloj en vivo kaj laboro, kaj sekve negative influos la mondan batalon kontraŭ la pandemio.

En deklaro la MOS diras, ke ĝi listigis la varianton Omicron "necese atentata" la 26-an de novembro, poste pli kaj pli da landoj alprenis provizorajn rimedojn por malpermesi vojaĝon.

La MOS opiniis, ke la plenampleksa vojaĝa malpermeso ne povas malhelpi disvastiĝon de Omicron, nur donos pezan ŝarĝon al popoloj en vivo kaj laboro, bridos aktivecon de diversaj landoj pri raporto kaj divido de novkronvirusaj epidemiologio kaj datumvicigo, kaj sekve naskos negativan influon al la monda batalo kontraŭ la pandemio.




Dividu