Brita eksĉefministro: Kiam riĉaj landoj stokis vakcinon, ne estas mirinda la apero de nova varianto

Ĝoja Publikigita: 2021-12-01 14:26:23
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Brita ĵurnalo The Guardian lastatempe publikigis artikolon de brita eksĉefministro Gordon Brown, montrante, ke kiam riĉaj landoj stokis vakcinon, ne estas mirinda la apero de nova varianto de KOVIM-19. Nun uzeblas 500 milionoj da dozoj de vakcino en la Grupo de Sep, kaj la cifero pliiĝos ĝis 600 milionoj en decembro.

Okcidentaj evoluintaj landoj, inkluzive de la Grupo de Sep, multfoje faris promesojn pri stimulo de atingebleco de vakcino en la mondo, tamen iliaj praktikaj agoj postiĝis multe. En sia artikolo Brown montras, ke okcidentaj landoj septembre promesis aprobi novkronvirusan vakcinan mondan inokulan planon (COVAX) antaŭ la fino de la kuranta jaro kaj provizi per vakcino 40% da plenkreskuloj de 92 plej malriĉaj landoj. Ĝis la 25-a de novembro, Usono liveris nur 25% de la nombro promesita, Eŭropa Unio 19%, Britio 11%, Kanado 5% kaj Aŭstralio 18%.




Dividu