Alilandaj amaskomunikiloj laŭdas Ĉinion pro ĝiaj rimedoj kontraŭ KOVIM-19

Ĝoja Publikigita: 2022-01-13 15:21:37
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Proksimiĝas la Pekinaj Vintraj Olimpikoj, 2022, alilandaj amaskomunikiloj pli varme kaj atente zorgas pri la olimpikoj. Kelkaj amaskomunikiloj raportis, ke Pekino pretas sufiĉe por la olimpikoj, kaj atendis sukcesajn, sekurajn kaj glatajn olimpikojn.

Rusa ĵurnalo Novye Izvestia marde publikigis artikolon responde al la demando "Kial la mondo ne bezonas maltrankviliĝi pri eksplodo de epidemio dum konkuroj?", laŭdante Ĉinion pro ĝiaj kontraŭepidemiaj rimedoj dum la olimpikoj. Citante opiniojn de fakuloj, la artikolo montris, ke la ĉina registaro havas sufiĉajn decidemon, spertojn kaj resursojn por preventado kaj regado de la epidemio. Ĉinio jam pretas kaj la Pekinaj Vintraj Olimpikoj estos sukcesaj, sekuraj kaj glataj.

Tiutage usona novaĵ-agentejo Bloomberg atentis, ke Ĉinio uzos ciferan valuton de renminbi en la Olimpikoj.

Kanada kompanio CBC malfermis rubrikajn paĝojn por la Pekinaj Vintraj Olimpikoj, 2022.


Dividu