Ĉina ĉeftero raportis 165 novajn kazojn de novkronvirusa malsano

Henggang Publikigita: 2022-01-15 15:41:56
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La ĉina Nacia Komisiono pri Sano diris sabate, ke la ĉina ĉeftero raportis 201 novajn konfirmitajn kazojn de la novkronvirusa malsano vendrede, kun 165 loke transmisiitaj kazoj kaj 61 importitaj kazoj. Inter la novaj lokaj kazoj 52 estis raportitaj en Henan, 39 en Tianjin, ok en Guangdong, kvar en Shannxi kaj unu en Zhejiang.

Krome, 25 novaj sensimptomaj kazoj estis registritaj, dum 743 sensimptomaj pacientoj ankoraŭ restas sub medicina observado.

La nombro de konfirmitaj kazoj de la infekta malsano en la ĉina ĉeftero nun estas 3 451, kaj la nombro de mortoj restas senŝanĝa ekde januaro je 4 636.

Dividu