KDPR konfirmis provpafadon de taktikaj misiloj

Qiujieming Publikigita: 2022-01-18 16:51:56
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La ŝtata novaĵ-agentejo de la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR) raportis marde, ke la KDPR sukcese provpafis du taktikajn misilojn lunde por pruvi la precizecon de la armila produkta sistemo.

La raporto diris, ke la du taktikaj misiloj pafitaj en la okcidenta regiono de KDPR ĝuste trafis insulcelon en la Orienta Maro de Koreio

La raporto diris, ke la provpafado estis farita laŭ plano de la Akademio de Defenda Scienco, la Dua Ekonomia Komisiono kaj aliaj koncernaj institucioj, kaj ke la Akademio de Defenda Scienco konfirmis la precizecon, sekurecon kaj efikecon de la funkciado de la koncerna armila sistemo.

Komence de ĉi tiu monato, KDPR faris tri misilprovojn, inkluzive de hipersona misilo respektive la 5an kaj la 11an de januaro, kaj du fervoj-portitaj mallongdistancaj balistikaj misiloj la 14an de januaro.

Dividu