Usona Sekretario de Trezorejo: sistema malegaleco ekzistas en usona ekonomio

Qiujieming Publikigita: 2022-01-19 14:40:15
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Laŭ la raporto de usona mediato ABC, usona Sekretario de la Trezorejo Janet L. Yellen lunde diris en sia parolado dum la evento memore al Martin Luther King, ke la sistema malegaleco ankoraŭ sin kaŝis en la usona ekonomio, kaj la kolora raso neniam ricevis justan kaj egalan traktadon.

Usonaj amaskomunikiloj diris, ke koncernaj statistikoj ankaŭ subtenas la opinion de Yellen. Fakuloj diras, ke la problemoj postlasitaj el la sklaveco en Usono kaj la jardekoj da rasismaj politikoj kaŭzis la sistemajn ekonomiajn problemojn, kiuj daŭre ekzistas hodiaŭ, kiel ekzemple la polariziĝo inter riĉeco kaj malriĉeco de diferencaj rasoj. La novkronvirusa pandemio dum la pasinta jaro faris misproporcian perdon al la komunumo de kolora raso, plue pligravigante malegalecon.

La raporto publikigita de la Instituto Brookings en 2021 diris, ke la neta proprietaĵo de tipa blankula familio en Usono (171 000 usonaj dolaroj) estas preskaŭ dekoble pligranda ol tiu de negra familio (17 150 usonaj dolaroj). La plej novaj datumoj de la Federacia Rezervo montris, ke en 2019, la riĉeco de la tipa blankula familio en Usono estis okoble pligranda ol tiu de la tipa negra familio kaj kvinoble ol tiu de la tipa hispana familio.

Dividu