Ĉinio alvokas al la Grupo 77 plifortigi solidarecon kaj kunlaboro kun Ĉinio

Xiong Linping Publikigita: 2022-01-19 16:05:42
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 18an de januaro la ĉina vicreprezentanto rezidanta ĉe UN, Dai Bing, faris paroladon en la ambasadornivela kunveno de “la Grupo 77 kaj Ĉinio”, alvokante, ke la grupo plifortigu solidarecon kaj kunlaboron, kaj tio estas unuanima voĉo en UN.

Dai Bing diris, ke nuntempe, la tutgloba mastrumado spertas profundan ŝanĝiĝon, unuflankismo kaj protektismo estas leviĝantaj, la monda ekonomio reenordiĝas tamen neekvilibre, la pandemio persiste furioziĝas, kaj pro tio ĉiuj landoj faras esploradon de efikaj rimedoj. Kiel la plej granda kunlabora mekanismo la Grupo 77 portas apartan respondecon en tia fono, ili devas plifortigi solidarecon kaj kunlaboron, pledi por malfermo kaj kungajno, kaj eligi sonoran kaj unuaniman voĉon en UN, por montri siajn juston kaj forton.

Dividu