Proparolanto: streĉitaj rilatoj inter Ĉinio kaj Litovio estas kristale klaraj sen ia ajn misprezento aŭ kalumnio

Qiujieming Publikigita: 2022-01-19 16:24:56
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Koncerne la kritikon pri la tiel nomata “deviga konduto” de Ĉinio kontraŭ Litovio en lastatempa neformala kunveno de eksterlandaj ministroj de EU, proparolanto de ĉina Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj marde diris en gazetara konferenco, ke la kaŭzoj kaj sekvoj de la streĉitaj rilatoj inter Ĉinio kaj Litovio estas kristale klaraj sen ia ajn misprezento aŭ kalumnio.

Proparolanto Zhao Lijian diris, ke Ĉinio firme oponas ĉiujn formojn de politika kaj diplomatia devigo kaj neniam uzas ekonomian devigon kontraŭ iu ajn lando. Se koncerna flanko vere unuiĝus kun Litovio, do ĝi devas atentigi al Litovio, ke ekzistas nur unu solvo de la problemo, tio estas, ke Litovio revenu al la ĝusta vojo de aliĝo al la principo de unu Ĉinio.

Zhao diris, ke la litova flanko obstine aprobis la starigon de la "Tajvana Reprezenta Oficejo en Litovio", evidente listigante "Tajvano" apud "Ĉinio" kaj kreante la malveran impreson de "unu Ĉinio, unu Tajvano". Tio konsistigas gravan malobservon de la principo de unu Ĉinio. Nun la litova flanko, pro egoisma kalkulo, provas ostaĝi la rilatojn inter Ĉinio kaj EU per siaj propraj eraroj. Ĉi tio estas nerespondeca kaj tre danĝera. La eŭropa flanko devus resti vigle atenta. Oni esperas, ke EU povus distingi bonon de malbono, plenumi la principon de unu Ĉinio kaj la solenan sindevontigon, kiujn ĝi faris dum la starigo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj EU, subteni objektivan kaj justan pozicion kaj reale protekti la sanan kaj stabilan disvolviĝon de la rilatoj inter Ĉinio kaj EU.

Dividu