Paragvaja prezidento estas testita pozitive je kronviruso

Xiong Linping Publikigita: 2022-01-19 16:58:14
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 18an de januaro la Paragvaja Ministerio pri Sano diris, ke la tiulanda prezidento Benitez estis tiutage testita pozitive je la kronviruso.

En socia retejo la ministerio diris, ke en la 18a tago Benitez ricevis la rezulton de pozitivo je la viruso kaj havas malfortajn simptomojn. Li estos kvarantenigata laŭ medicinaj reguloj. Laŭ raporto, la 16an de januaro la edzino de Benitez infektiĝis je la viruso. La geedzoj jam vakciniĝis ĉiu per du dozoj.

Dividu