Laŭ slovena gvidanto Slovenio kaj Tajvano establos agentejon unu al la alia

Xiong Linping Publikigita: 2022-01-19 18:23:17
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 19an de januaro la proparolisto de la Ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, Zhao Lijian, prezidis gazetaran konferencon. Estis raportisto, kiu metis demandon rilatan kun tio, ke slovena gvidanto faris provokajn dirojn pri la principo de unu Ĉinio.

Zhao notis, ke ni rimarkis, ke slovena gvidanto publike faris danĝerajn dirojn, provokante la principon de unu Ĉinio kaj subtenante Tajvanon. Pri tio ni estas forte surprizitaj kaj esprimas fortan proteston.

Zhao emfazis, ke en la mondo ekzistas nur unu Ĉinio, kaj Tajvano estas nedisigebla parto de la ĉina teritorio. La registaro de la Ĉina Popola Respubliko estas unika laŭleĝa registaro reprezentanta tutan Ĉinion. La principo de unu Ĉinio, kiel normo de internaciaj rilatoj, estas universale konata de la internacia komunumo, kaj ankaŭ politika bazo de la rilatoj inter Ĉinio kaj Slovenio, Ĉinio kaj EU. Ĉinio nepre unuiĝos kaj neeviteble. Iu ajn persono, kia li estas, ne maltaksu la grandan decidemon, firman volon kaj forta kapablon de la ĉina popolo, defendi la ŝtatan suverenecon kaj la teritorian integrecon.

Dividu