Ĉina ĉeftero raportis 87 novajn konfirmitajn kazojn de novkronvirusa malsano

Qiujieming Publikigita: 2022-01-19 19:38:31
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La ĉina Nacia Komisiono pri Sano diris merkrede, ke la ĉina ĉeftero raportis 87 novajn konfirmitajn kazojn de la novkronvirusa malsano marde, kun 55 loke transmisiitaj kazoj kaj 32 importitaj kazoj. Inter la novaj lokaj kazoj 33 estis raportitaj en Henan, 14 en Tianjin, sep en Guangdong kaj unu en Pekino .

Krome, 37 novaj sensimptomaj kazoj estis registritaj.

La totala nombro de konfirmitaj kazoj de la infekta malsano en la ĉina ĉeftero kreskis ĝis 105 345, kaj la nombro de mortoj restas senŝanĝa ekde januaro je 4 636.

Dividu