La provizora registaro de Afganio merkrede alvokis la internacian komunumon formale agnoski la talibanan administracion.
Mullah Hassan Akhund, portempa ĉefministro de la provizora registaro, diris dum ekonomia konferenco, ke Afganio plenumis ĉiujn kriteriojn kaj kondiĉojn necesajn por registaro, kaj li alvokis la mondajn landojn rekoni la legitiman registaron de la islama emirlando kaj doni subtenon al la afganoj.
Ĉi tio estas la unua fojo, ke Akhund publike aperis, de kiam li oficis en septembro de la pasinta jaro.
Dume, Mullah Amir Khan Muttaqi, portempa ministro pri eksterlandaj aferoj de la provizora registaro, diris en la konferenco, ke la registaro invitas "ĉefajn internaciajn kompaniojn, registarojn kaj investantojn investi en diversaj kampoj en Afganio.