Pekinaj Vintraj Olimpikoj ne estas scenejo de iuj okcidentaj fortoj kontraŭ Ĉinio “por ludi la kartojn de Tajvano”

Selena Publikigita: 2022-01-20 15:58:41
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Baldaŭ la ĉinoj bonvenigos la Printempan Feston, plej gravan tradician feston de Ĉinio, kaj la 24an Vintrajn Olimpikojn. Povas esti dirite, ke dum la periodo, kiam la situacio de la epidemio tra la tuta mondo abrupte denove furioziĝas, Ĉinio laŭplane okazigos la Vintrajn Olimpikojn, kio trankviligas la mondon.

Tamen troviĝas ia movo, ke Usono kun siaj aliancanoj faros militajn manovrojn ĉirkaŭe de Ĉinio. Pri tio, proparolanto de la ĉina Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj diris, ke en la 2a de decembro de 2021, la 76-a Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj unuanime aprobis rezolucion pri militopaŭzo dum Olimpikoj, alvokante, ke diversaj flankoj observu militopaŭzon kaj ĉesigu konfliktojn dum la Pekinaj Vintraj Olimpikoj kaj Paralimpikoj. La proparolanto aldonis, ke Pekinaj Vintraj Olimpikoj estas internaciaj solenaj okazaĵoj, diversaj landoj devas plenumi pli altan, pli rapidan, pli fortan kaj pli solidaran olimpikan spiriton, alporti esperon al la homa kunlaboro, kaj trairi malfacilan tempon per sukcesa okazigo de la Olimpikoj.

Susan Brownell, usona fama esploristo pri sportaj aferoj kaj profesoro de la Universitato de Missouri, St. Louis, diris, ke ŝi konsentas starpunkton de Internacia Olimpika Komitato kaj usona Olimpika kaj Paralimpika Komitato, opiniante, ke kontakto estas bona elekto, bojkoto ne povas atingi politikan celon kaj nur kaŭzi damaĝon al sportistoj.

Olimpikoj estas platformoj de sportistoj el diversaj landoj por montri ilian sportan talenton, sed ne diplomatiaj scenejoj de okcidentaj politikistoj, precipe de tiuj kontraŭĉinaj fortoj por tiri politikajn profitojn per la “tajvana karto”.

Dividu