La internacia komunumo firme subtenas PVO’n pri ties organizado

Xiong Linping Publikigita: 2022-01-20 16:05:14
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

En la regula gazetara konferenco de la 19a de januaro Zhao Lijian, la proparolisto de la Ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris, ke lastatempe la voĉo de la internacia komunumo, firme subteni la Pekinajn Vintrajn Olimpikojn (PVO) pri ties organizado, ondis pli kaj pli alten, kaj samtempe, ankaŭ la voĉo kontraŭ politikigo de sporto ĉiam pli altiĝis.

Nun la preparaj laboroj por PVO eniras sian lastan etapon, kaj dume politikistoj, sportistoj el multaj landoj, personoj el diversaj rondoj, kaj internaciaj organizaĵoj kiel la Internacia Olimpika Komitato, esprimis sian subtenon kaj atendon pri PVO.

Respondante, Zhao Lijian konigis koncernan staton pri PVO:

“La Poŝta Administracio de UN jam proklamis, ke por celebri PVO’n, kiu baldaŭ okazos, UN emisios poŝtmarkojn kun la temo “Sporto Akcelanta Pacon”. Tio estas la unua fojo emisii poŝtmarkojn por vintraj olimpikoj. Do por la filatelistoj ĝi estas bona informo. La prezidanto de la Internacia Olimpika Komitato, Thomas Bach, jam multfoje esprimis sian firman subtenon pri laŭplana okazigo de PVO. Li opiniis, ke la fermita regiono kie okazos PVO estas “la plej sekura loko en la mondo”. Ankaŭ la Monda Organizaĵo pri Sano plurfoje diris, ke ĝi havas plenan fidon pri PVO, ĉar Ĉinio plenumas severan administradon prevendan kontraŭ la pandemio.”

Dividu