Ĉina investo al fremdaj landoj kreskis je 9,2% en 2021

Selena Publikigita: 2022-01-21 17:54:30
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Laŭ informo publikigita de la ĉina Komerca Ministerio en la 20a de januaro, en 2021 la sumo de la rekta investo de Ĉinio al fremdaj landoj estis 145,19 miliardoj da usonaj dolaroj, pli multe je 9,2%, ol tiu de la pasinta jaro. En tio la investo al landoj, kiuj situas laŭlonge de la itineroj de la Zono kaj Vojo, kreskis pli rapide.

En 2021, la negocosumo de fremdlandaj kontraktaj konstruprojektoj entreprenataj de Ĉinio kalkuliĝis je 154,94 miliardoj da usonaj dolaroj; la totala sumo de nove subskribitaj kontraktoj atingis 258,49 miliardojn da usonaj dolaroj, kreskante je 1,2% kompare kun tiu de la pasinta jaro. Dum la periodo, kiam la monda ekonomio ankoraŭ ne komplete revigliĝas, tia rimarkinda atingo estas malfacile akirebla.

En 2021, altrapida fervojo inter Ĉinio kaj Laoso estis oficiale malfermita; la dua fazo de la nova Nord-Suda Aŭtovoja Projekto en Kirgizio, kiu estas entreprenata de ĉinaj kompanioj, estis plenumita; la unua transrivera aŭtovoja ponto inter Ĉinio kaj Rusio – Tongjiang-a Ĉina-Rusa Heilongjiang-a Fervoja Ponto estis finkonstruita… multaj kunlaboraj programoj alportas efektivajn profitojn al koncernaj landoj.

Zhang Jianping, vicestro de Akademia Komisiono de Instituto de la Komerca Ministerio, opinias, ke la Regiona Ampleksa Ekonomia Partnereco (RAEP), kiu oficiale funkcias ekde la 1-a de januaro de 2022, akcelos kreskadon de investo al landoj laŭlonge de la itineroj de la Zono kaj Vojo.

Li diris, ke plejpartaj landoj de la Regiona Ampleksa Ekonomia Partnereco (RAEP) estas kunlaboraj partneroj de la Zono kaj Vojo. Povas esti dirite, ke RAEP estas platformo de la plej granda unuiga merkato, kiu inkluzivas varkomercon, servkomercon kaj komercan investon. Efektivigo de RAEP ludas gravan rolon por antaŭenigi altkvalitan konstruadon de la Zono kaj Vojo.

Dividu