Ĉina fakulo: Ĉinio iras sian vojon ĉe la ukraina problemo

Qiujieming Publikigita: 2022-03-24 20:08:22
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Zheng Yongnian, estro de Ĉina Universitato de Honkongo (Shenzhen), diris en la lastatempa intervjuo farita de germana semajna ĵurnalo Die Zeit, ke Ĉinio sekvas nek la Okcidenton, nek Rusion, ĉe la ukrainan problemo.

Zheng diris, ke Ĉinio iras sian vojon kaj prenas sian starpunkton pri la krizo. La rusa-ukraina konflikto nur damaĝas la tutmondan ekonomion, kaj Ĉinio absolute volas ke la konflikto finiĝu kiel eble plej baldaŭ.

Zheng diris, ke NATO, la produkto de malvarma milito, estis kreita kiel bastiono kontraŭ Sovetunio. Tiu milita alianco gvidata de Usono daŭre ekzistas post la disfalo de Sovetio. Jen la kialo, ke Rusio rigardas la orientan ekspansion de NATO kiel minacon.

Dividu