Usona fakulo vidas radikojn de konflikto inter Rusio kaj Ukrainio en NATO-etendiĝo

Vilhelmo Lutermano Publikigita: 2022-05-05 15:36:12
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La vera kaŭzo de la konflikto inter Rusio kaj Ukrainio estas la etendiĝo de la NATO, kaj “la rusoj reagas al la provo de la Okcidento fari Ukrainion okcidenta bastiono ĉe la limo de Rusio”, diris John Mearsheimer, profesoro pri politik-sciencoj ĉe la universitato de Ĉikago, en intervjuo kun la ĉina ŝtata novaĵagentejo Xinhua.

Li diris, ke Usono kaj ties eŭropaj aliancanoj volas fari Ukrainion membro de la NATO, kio ĉio kontribuas al la provo fari Ukrainion parto de la Okcidento. El rusa vidpunkto tio estas kategorie malakceptebla. Ĝi signifas ekzistogravan minacon, kaj tio ekigis la krizon, diris Mearsheimer.

La strategio de Rusio konsistas el tio, zorgi por ke Ukrainio ne fariĝu parto de la NATO kaj tute ĝenerale ne parto de la Okcidento, tiel Mearsheimer.

Elgermanigita de Vilhelmo Lutermano el: http://german.china.org.cn/txt/2022-05/03/content_78199108.htm

Dividu