Aliĝo de Finnlando kaj Svedio al NATO alportos necertecon al sekureco de Eŭropo

Xiong Publikigita: 2022-05-18 17:50:14
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 17an de majo laŭ la loka tempo, en komuna gazetara konferenco la sveda ĉefministro Andersson kaj la finnlanda prezidento Niinisto deklaris, ke en la 18a de majo la du landoj kune prezentos peton aliĝi al NATO. Antaŭ nelonge, la ĝenerala sekretario de NATO, Jens Stoltenberg, diris, ke la aliĝopeto de Svedio kaj Finnlando estos “bonvena”.

Rerigarde al la pasinteco, Finnlando tenis sin neŭtrala dum pli ol 70 jaroj, kaj la neŭtrala pozicio de Svedio daŭris pli ol 200 jarojn. En tiu tempo la du landoj elektis forlasi neŭtralan pozicion, kio alportos nestabilecon kaj necertecon al la eŭropa sekueca situacio kiu formiĝis post la dua mondmilito. Tony Fang, profesoro de Komerca Kolegio al Stokholma Universitato en Svedio diris, ke Balta Maro fariĝos pleja fronto inter NATO kaj Rusio, kaj la danĝero ke Svedio kaj Finnlando estus implikitaj en milita konflito pliiĝos.

La rusa prezidento Putin diris, ke la aliĝo de Finnlando kaj Svedio al NATO ne formos “rektan minacon” al Rusio, sed kiam la milita infrastrukturo de NATO ekspansos en tiuj du landoj, al kio Rusio nepre reagos. “Kia reago efektive estos? Tio dependas de kia minaco kiu faros al Rusio.”

Dividu