Ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj interparolis kun pakistana paralelulo

Publikigita: 2022-05-23 15:53:50
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Dimanĉe en Kantono, ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi interparolis kun nova pakistana ministro pri eksterlandaj aferoj Bilawal Bhutto Zardari.

Bilawal faris oficialan viziton al Ĉinio en la 21a kaj la 22a de majo, markante sian unuan duflankan viziton eksterlande post la enoficiĝo en la lasta monato.

Wang diris, ke Ĉinio aprezas la firman devontiogon de la nova pakistana registaro al disvolvado de la ĉiavetera strategia kunlabora partnereco inter la du landoj, kaj same kiel antaŭe Ĉinio prioritatigos Pakistanon en siaj rilatoj kun najbaraj landoj kaj faros la ĉina-pakistanajn rilatojn faktoro de stabileco en la regiono.

Ambaŭ flankoj reasertis fortan subtenon unu al la alia pri kernaj interesoj kaj gravaj zorgoj.

Wang diris, ke Ĉinio firme subtenos Pakistanon en protektado de suvereneco, sendependeco kaj teritoria integreco, konservado de unueco kaj stabileco, kaj persisto sur disvolva vojo taŭga al la naciaj kondiĉoj.

Bilawal diris, ke Pakistano ĝojas vidi la grandajn atingojn de Ĉinio, kaj opinias, ke neniu forto povas haltigi la estontan disvolviĝon de Ĉinio. Li aldonis, ke Pakistano firme sekvas la politikon pri unu Ĉinio.

La du flankoj nomis terorismon la komuna malamiko de la homaro, kaj forte kondamnis la terorisman atakon kontraŭ la Konfucea Instituto de la Karaĉia Universitato.


Dividu