Homrajta ĉefo de UN atingis Ĉinion por vizito

Yu Rongkang Publikigita: 2022-05-23 18:56:15
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Proparolanto de la ĉina Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj diris, ke alta komisaro de la UN pri homaj rajtoj Michelle Bachelet atingis Ĉinion lunde.

Proparolanto Wang Wenbin diris en ĉiutaga gazetara konferenco, ke ĉinaj gvidantoj kaj estroj de koncernaj departementoj renkontiĝos kun Bachelet dum ŝia vizito.

Bachelet vizitos la sudan provincon Guangdong kaj la nordokcidentan Xinjiang-an Ujguran Aŭtonoman Regionon de Ĉinio, kaj faros ampleksajn interŝanĝojn kun homoj el ĉiuj sektoroj de la socio.

Wang diris, ke Ĉinio esperas, ke la vizito de Bachelet plu akcelos interŝanĝojn kaj kunlaboron inter la du flankoj, kaj ludos aktivan rolon por antaŭenigi la internacian aferon pri homaj rajtoj.

Dividu