Monda Asembleo pri Sano denove malakceptis Tajvano-rilatan proponon

Yu Rongkang Publikigita: 2022-05-23 20:57:19
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 23an de majo laŭ pekina tempo inaŭguriĝis en Ĝenevo la 75a sesio de la Monda Asembleo pri Sano. La ĝenerala komitato kaj la plena sesio de la ĝenerala asembleo faris la decidon, ke ili rifuzas inkluzivi la proponon de kelkaj landoj "inviti Tajvanon partopreni en la sesio kiel observanto" en la tagordon de la ĝenerala asembleo. Ĉi tiu decido plene enkorpigas la principon pri unu Ĉinio kaj fariĝis universala konsento de la internacia komunumo. Ĝi estas la aspiro de homoj kaj la ĝenerala nerezistebla tendenco. La aŭtoritato de la Demokratia Progresema Partio en Tajvano uzis politikan manipuladon profitante de la kronvirusa epidemio, kio estas nepopulara kaj malplaĉa kaj nepre malsukcesos.

Dividu