Wang Yi adresis gratulmesaĝon al sia singapura kolego Vivian

Xiong Linping Publikigita: 2022-08-09 18:35:55
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 9an de aŭgusto Wang Yi, ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj, mesaĝis al Vivian, singapura ministro de eksterlandaj aferoj, gratulante la Singapuran Respublikon 57-jariĝa.

Wang Yi diris, ke en la 57 jaroj Singapuro fariĝis grava ekonomia unuo en Azio kaj eĉ en la mondo kaj ludis gravan rolon en aferoj internaciaj kaj regionaj, kaj ke li volas, kune kun Vivian, fari penadon, por ke la ĉina-singapura rilateco ankoraŭ progresu, kaj por ke feliĉo favoru la popolojn de la du landoj kaj la regiono.

Dividu