Usona ĵurnalo The Hill raportis, ke influate de la pandemio de KOVIM-19, antaŭkalkulita vivdaŭro de usonaj indiĝenoj malpliiĝis de la 72 jaroj en 2019 ĝis ĉirkaŭ 67 jaroj en 2021, kaj la vivdaŭro reduktita laŭ antaŭkalkulo estas pli je ĉirkaŭ 3 jaroj ol tiu de blankuloj. Indiĝenoj, afrikdevenuloj, azidevenuloj kaj aliaj plimalmultaj etnoj longtempe suferis rasan diskriminacion, ili estas pli malfortaj kaj senhelpaj antaŭ la pandemio kaj simiopokso.