Multaj eŭropaj publikaj opinioj subtenas Ĉinion alpreni rimedojn kontraŭ usonaj agoj atencantaj ĉinan suverenecon

Ĝoja Publikigita: 2022-08-10 16:24:52
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Malgraŭ forta opono kaj solena traktado de Ĉinio, prezidanto de la usona Ĉambro de Reprezentantoj Nancy Pelosi vizitis la ĉinan regionon Tajvano. Lastajn tagojn multaj eŭropaj publikaj opinioj severe kondamnis la usonan provokon kaj esprimis subtenon al ĉinaj kontraŭrimedoj.

Ivan Mrkic, eksministro de eksterlandaj aferoj de Serbio, skribis artikolon dirante, ke la ago de Pelosi alportis pli grandan necertecon al la ekonomiaj kaj komercaj rilatoj inter Ĉinio kaj Usono, aparte al usona propra ekonomio. Pro usonaj enlandaj problemoj kaj multaj kontraŭstaroj la ago de Pelosi evidente havas suspekton deturni atenton de enlandaj kontraŭstaroj al diplomatia politiko, tamen tio nur rapidigos dekadencon de usona hegemonia pozicio.

Vojtech Filip, prezidanto de Ĉeĥa-Ĉina Industria kaj Komerca Federacio kaj eksa unua vicprezidanto de ĉeĥa ĉambro de reprezentantoj, opiniis, ke la ĉina reago estas racia kaj forta, kaj la vizito de Pelosi al Tajvano estos la komenco de pereo de tio, ke "Usono estas la plej alta".

Vincenzo De Luca, prezidanto de itala regiono Campania, opiniis, "Iuj usonaj politikistoj ne preterlasis iun ajn ŝancon por streĉigi regionan krizon kaj intensecon. La vizito de Pelosi al la ĉina regiono Tajvano estas stulta politika ago, celante envolvi Ĉinion en krizon.”

Pelagia Karpathiotaki, greka erudiciulo pri internaciaj rilatoj, diris, ke la vizito de Pelosi klare estas parto de la usona strategia plano malhepanta Ĉinion, Usono celas instigi separismajn agojn, kiuj jam perdis fortojn kaj influojn, kaj fari obstakolojn kontraŭ la procezo de ĉina reunuiĝo.

Marsela Musabelliu, plenuma prezidanto de Albana Instituto por Tutmondiĝaj Studoj diris, ke la esenco de la vizito de Pelosi al la ĉina regiono Tajvano tute ne rilatas al "demokratio", sed serioza evento atenci la suverenecon kaj teritorian integrecon de Ĉinio. Pri la tajvana demando Ĉinio tute havas justan kialon alpreni ĉiujn necesajn kontraŭrimedojn por protekti proprajn suverenecon kaj teritorian integrecon.

Danilo Kalezić, altaranga esploristo de Historia Insituto de la Universitato de Montenegro, diris, "La ago de Pelosi tuŝis la bazlinion de la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono, pro tio la kontraŭrimedoj alprenitaj de Ĉinio estas necesaj kaj trafaj. Diplomatia disputo kaŭzita de la evento naskos negativan influon al la dulandaj rilatoj kaj la regiona paco kaj stabileco."

Dividu