Ĉinio kaj Sud-Koreio konsentis komune teni provizoĉenan stabilecon

Xiong Linping Publikigita: 2022-08-10 19:35:00
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La konsento estis atingita en Qingdao de la provinco Shandong, Ĉinio, kiam Wang Yi, ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj, kaj Park Jin, sudkorea ministro pri eksterlandaj aferoj, tie renkontiĝis.

Wang diris, ke iuj landoj politikigis ekonomion, instrumentigis komercon kaj armiligis normon, kaj tio damaĝis la stabilecon de la tutmondaj produktado kaj provizoĉeno.

La du partioj konsentis rapidigi la duafazan intertraktadon pri liberkomerca interkonsento, fari dialogon pri la tenado de provizoĉena stabileco, persisti en komerca kaj investa liberigo, kaj esti lojalaj ĉe la principoj de ne-diskriminacio, ne-ekskluzivo, malkaŝiteco kaj travidebleco.

La du ministroj faris profundajn interŝanĝojn ankaŭ pri la problemo de THAAD.

Dividu