Ĉina konsumpreza indico en julio altiĝis

Xiong Linping Publikigita: 2022-08-10 19:37:43
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 9an de aŭgusto la oficialaj donitaĵoj montris, ke la prezoj de legomoj kaj viandoj altigis la ĉinan prez-indicon de konsumantoj en julio, dum la ĉe-fabrika inflacio pli mildiĝis ol en junio.

Laŭ la Nacia Statistika Buroo la ĉina prez-indico de konsumantoj en julio altiĝis je 2,7% kompare kun tiu de la sama periodo de la pasinta jaro. La prez-indico de produktantoj kreskis je 4,2%, do pli malalta ol en junio, kiam ĝi estis 6,1%.


Dividu