Usonaj ekonomikistoj kritikis la Inflacian Reduktan Akton “ridindaĵo”

Ĝoja Publikigita: 2022-08-11 15:40:13
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Fine de julio de 2022 la usona Kongreso aprobis la Inflacian Reduktan Akton, kiu celas redukti inflacion per altigo de imposto, regi kuracan koston per redukto de prezaro de receptaj medikamentoj, stimuli disvolvon de novaj energioj en la lando per pliigo de subvencioj kaj samtempe malhelpi inflacion. Laŭ Blanka Domo, la Inflacia Redukta Akto fariĝos la "plej grandsuma sola investo al klimato kaj energio en la usona historio," kaj en la jaro 2030 malpliiĝos je 40% karbona ellaso en Usono. Laŭ informo la 10-an de aŭgusto laŭ la loka tempo prezidento Joe Biden subskribos la akton.

Surface la akto ŝajne povus mildigi inflacion, tamen fakte ĝi malfacile validiĝos. Ekonomikisto de usona kompanio J.P.Morgan Chase & Co diris, ke nun la prezaro kreskas per la plej granda rapideco en la 40 jaroj, tamen al la kresko "preskaŭ neniun influon" donis la Inflacia Redukta Akto kaj "estas ridindaĵo titoli ĝin 'inflacia redukto'."

Ankaŭ ĵurnalo New York Post publikigis artikolon dirante, ke la registaro de Joe Biden ne konfesis, ke altiĝo de elspezoj de la registaro kaŭzos pli altan inflacion, kio estas aŭ intenca senscieco aŭ evidenta eraro. La Inflacia Redukta Akto ĝuste estas ridindaĵo kaj batis vizaĝon de usonanoj.


Dividu