Wang Yi parolis pri “tri singardoj” pro la situacio de Tajvano

Xiong Linping Publikigita: 2022-08-11 18:13:33
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Lastatempe, Wang Yi, ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj, kontaktiĝis kun sia kolego respektive el Mongolio, Sud-Koreio kaj Nepalo, kaj dume eksplikis la starpunktojn de Ĉinio pri la nova situacio de Tajvano. Wang asertis, ke oni devas esti singarda pri tri danĝeraj inklinoj de la tajvana situacio.

Wang diris, ke la vizito de Pelosi, prezidanto de la usona Ĉambro de Reprezentantoj, al la ĉina regiono Tajvano jam estas konfirmita kiel pure politika provoko. Tio rompis la promeson faritan de Usono mem kaj serioze damaĝis la suverenecon de Ĉinio.

Wang notis, ke tiu ĉi vizito estas pure politika farso. La prezentado de Pelosi nur igas la internacian komunumon pli klare rekoni la esencon de la usonaj hegemonio kaj despoteco. Wang diris, ke ni devas esti singardaj pri tri danĝeraj inklinoj de la tajvana situacio:

La unua ke Usono ne rezignacios je sia malvenko kaj pro tio provos krei novan kaj pli grandan krizon.

La dua ke la tajvanaj secesiuloj faros misjuĝon pri la situacio kaj, intensigante koluzion kun en- kaj eksterlandaj similaj fortoj, iros pli kaj pli malproksimen sur la vojo de apartigo de la ŝtato kaj nacio.

La tria ke politikistoj de iuj landoj faros politikan prezentadon kaj ĉasos politikajn interesojn, kaj tio serioze rompos la politikan fundamenton de interkomunikado kun Ĉinio kaj severe detruos la Ĉarton de UN kaj la internacian sistemon post la dua mondmilito.

Dividu