Ĉefo de UN gratulis la popolon de Kenjo pri paca elektado

Xiong Linping Publikigita: 2022-08-11 19:32:56
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La ĝenerala sekretario de UN, Antonio Guterres, gratulis la popolon de Kenjo pri la paca balotado dum la ĝenerala elektado de la lando en la 9a de aŭgusto.

La 10an de aŭgusto proparolanto de Antonio Guterres diris:"la ĉefo de UN rimarkas la gravan laboron faritan de la kenjaj aŭtoritatoj kaj elektaj institutoj, la aktivan engaĝon de multaj naci-koncernatoj kaj la firman promeson de la balotantoj plenumi ilian konstitucian voĉdonad-rajton."

Li aldonis, ke Guterres kredas ke ĉiuj politikaj koncernatoj kaj la kenja popolo daŭrigos sian trankvilon, paciencon kaj respekton pri la elekta procezo, kiam ili atendas la anoncon de la elekta rezulto.


Dividu