Mortis pli ol 200 mil usonanoj pro KOVIM-19 en la kuranta jaro

Ĝoja Publikigita: 2022-08-12 15:42:20
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Usona Brodkasta Kompanio (angle ABC) merkrede raportis, ke post komenco de la kuranta jaro en la lando jam pli ol 200 mil homoj mortis pro KOVIM-19.

Laŭ donitaĵoj de la Centro por Regado kaj Preventado de Malsano (angle CDC), nun en Usono ĉiutage estas preskaŭ 107 mil novaj kazoj de KOVIM-19. Post la komenco de la kuranta jaro ĝis nun preskaŭ 205 mil usonanoj mortis pro la malsano. Kaj nur en la ĵus pasintaj 7 tagoj estis proksimume 2 700 mortoj laŭ raporto, kaj meznombre ĉiutage proksimume 400 homoj mortis pro la malsano.

En la lasta semajno Anthony Fauci, usona plej altnivela fakulo pri infektaj malsanoj, avertis, ke tiuj, kiuj ankoraŭ ne estis vakcinataj,"falos en ĝenaĵon" en la kurantjara aŭtuno. Nun troviĝas en Usono pli ol 70 milionoj da homoj ne vakcinataj.


Dividu