Wang Yi: Komune akceli pacon, kunlaboron kaj disvolvon en Azio

Ĝoja Publikigita: 2022-08-12 15:48:56
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Wang Yi, ĉina ŝtata konsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj, ĵaŭde ricevis intervjuon de ĉinaj oficialaj amaskomunikiloj post ĉeesto al serio da kunvenoj de ministroj pri eksterlandaj aferoj pri kunlaboro de Orienta Azio, vizito al Kamboĝo, Bangladeŝo kaj Mongolio, prezido de vizito de ministroj de Suda Koreio kaj Nepalo pri eksterlandaj aferoj al Ĉinio.

Ministronivela Kunveno de Asocio de Sudorientaziaj Landoj (ASOAL) kaj Ĉinio kaj Orientazia Kunlaboro

En la intervjuo, Wang konigis ĉefajn atingojn akiritajn de la Ministronivela Kunveno de ASOAL kaj Ĉinio kaj ĉefe prezentis ĉinajn klopodojn por akceli orientazian kunlaboron.

Wang diris, ke en la unua duono de la kuranta jaro, komerca sumo de Ĉinio kaj ASOAL superis 450 miliardojn da usonaj dolaroj, pli multe je 11,5% ol tiu en la sama periodo de 2021, kaj Ĉinio importis el ASOAL agrikulturajn produktojn valorajn je pli ol 21 miliardoj da usonaj dolaroj. Ĉiuj flankoj kredis, ke kunlaboro inter ASOAL kaj Ĉinio jam fariĝis la plej sukcesa kaj plej viveca modelo por ĉiuj kunlaboroj en la Azi-Pacifika Regiono.

Wang montris, ke la plej granda atingo de la kunveno estas ĉiuflanka plenumo de konsentoj atingitaj en Speciala Pinta Kunveno de Ĉinio kaj ASOAL memora al la 30-a jariĝo de dialogaj rilatoj inter Ĉinio kaj ASOAL, preno de aga plano por la Plenampleksa Strategia Partenereco inter Ĉinio kaj ASOAL kaj skizo de fokuso kaj direkto de la sekva kunlaboro.

Demando de la Suda Ĉina Maro

La kuranta jaro estas la 20-a datreveno de subskribo de la Deklaracio pri la Konduto de Partioj en la Suda Ĉina Maro (DPK). Dum la intervjuo Wang Yi substrekis la gravan rolon de la DPK por protekti ĉefan stabilecon de la SĈM.

Wang diris, ke la SĈM estas la “komuna hejmo” de Ĉinio kaj ASOAL kaj garantii pacon kaj stabilecon de la SĈM estas la komunaj interesoj de Ĉinio kaj landoj de ASOAL.

Wang diris, ke kiel plenampleksaj strategiaj partneroj, Ĉinio kaj landoj de ASOAL firme persistos en la principoj de la DPK, akcelos procezon de interkonsiliĝo de la DPK, profundigos dialogon kaj kunlaboron kaj firme tenos pravan direkton de trakto de la demando de la SĈM, kaj konstruos la SĈM maro de paco, amikeco kaj kunlaboro.

Vizito de Pelosi al ĉina regiono Tajvano kaj la tajvana demando

Demandite pri vizito de Nancy Pelosi, prezidanto de usona Ĉambro de Reprezentantoj al la ĉina regiono Tajvano, Wang diris, ke Pelosi atingis la ĉinan regionon Tajvano kiam la ĉina delegacio atingis Phnom Penh por ĉeesti al Ministronivela Kunveno de ASOAL kaj Ĉinio. Wang diris, ‘Ni tuj kondamnis la viziton de Pelosi, la ago malobeis la promeson faritan de la usona registaro al Ĉinio pri la tajvana demando, malobservis la bazajn normojn de internaciaj rilatoj kaj atencis suverenecon kaj teritorian integrecon de Ĉinio.

Landoj, inkluzive de Rusio, Kamboĝo, Laoso, Indonezio, Brunejo, Malajzio, Vjetnamio, Singapuro, Bangladeŝo, Grekio, Turkio kaj Nov-Zelando, klare deklaris, ke ili persistos en la principo de unu Ĉinio kaj esperas protekti internacian kaj regionan pacon kaj stabilecon. Ministrtoj pri eksterlandaj aferoj de ASOAL publikigis deklaracion, reasertante la politikon de unu Ĉinio kaj alvokante persisti en la principoj de la Ĉarto de Unuiĝintaj Nacioj.

Wang substrekis, ke ĉinaj kontraŭrimedoj al la vizito de Pelosi al la ĉina regiono Tajvano estas justaj, raciaj, necesaj kaj taŭgaj. Estas Usono kaj la tajvana aŭtoritato, kiuj ŝanĝis la staton de la tajvana demando. Ĉinaj kontraŭrimedoj celas protekti pacon de la Tajvana Markolo kaj konservi la regionan stabilecon.

Wang reasertis, ke la principo de neinterveno en alilandajn internajn aferojn estas la “ora rolo” por regi internaciajn rilatojn. Ĉina ago celas protekti bazajn normojn de internaciaj rilatoj kaj garti internacian justecon.

Cetere, Wang esprimis opiniojn ankaŭ pri la rilatoj inter Ĉinio kaj Kamboĝo, la rilatoj inter Ĉinio kaj Bangladeŝo, la rilatoj inter Ĉinio kaj Mongolio, la rilatoj inter Ĉinio kaj Suda Koreio, kaj la rilatoj inter Ĉinio kaj Nepalo.

Dividu