Ĉinio kondamnis viziton de litovaj oficialuloj al ĉina regiono Tajvano

Ĝoja Publikigita: 2022-08-12 15:52:56
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Wang Wenbin, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, ĵaŭde diris, ke Ĉinio forte kondamnas la viziton de litovaj oficialuloj al la ĉina regiono Tajvano kaj reagos kontraŭ la provoko.

Wang diris, "Ni forte kondamnas litovajn kontraŭĉinajn fortojn atenci suverenecon de Ĉinio kaj interveni en ĉinajn internajn aferojn." Wang aldonis, ke la principo de unu Ĉinio estas la baza normo de internaciaj rilatoj kaj principa bazo por la disvolvo de dulandaj rilatoj inter Ĉinio kaj ĉiuj aliaj landoj, inkluzive de Litovio.

Ĉinio urĝas litovajn oficialuloj ne subteni "tajvanan sendependecon" kaj kontraŭĉinajn fortojn, nek marŝos for sur la erara vojo.

Delegacio, gvidata de litova vicministro pri transport kaj komunikado Agne Vaiciukeviciute, vizitis la ĉinan regionon Tajvano en tiu ĉi semajno.

Dividu