Ukraina nukleenergia centralo denove estis kanonpafita

Xiong Linping Publikigita: 2022-08-12 16:50:38
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Unuiĝintaj Nacioj kaj ĝia nuklea agentejo esprimis zorgon pri la lastatempa situacio ĉirkaŭe de la nukleenergia centralo Zaporizhzhia en suda Ukrainio, kaj urĝis, ke la koncernaj partioj sin regu kaj minimumigu la eblecon de akcidentoj.

En la 11a de aŭgusto la ĝenerala sekretario de UN, Antonio Guterres, diris, ke li "serioze zorgas" pri la situacio de la nuklea centralo Zaporizhzhia.

En deklaro li diris: "Mi alvokas ĉiujn koncernatojn apliki komunan saĝon kaj racion kaj alpreni neniajn agojn, kiuj eble endanĝerigus la fizikan integrecon kaj sekurecon de la nuklea centralo."

La centralo Zaporizhzhia estas unu el la plej grandaj atompovaj centraloj en Eŭropo, kaj ĝia elektroprodukta kvanto estas kvarono de la ukraina tuto.


Dividu