Kvin ŝtat-posedataj kompanioj anoncas planojn pri retiriĝo el usona merkato

Jianping Publikigita: 2022-08-13 14:05:59
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Vendrede kvin ĉinaj ŝtatposedataj kompanioj rivelis planojn retiri siajn akciojn el la usona valorpapera merkato, pro kio la valorpapera superrigarda institucio de Ĉinio komentis, ke tiaj movoj estas normalaj en la kapitalaj merkatoj.

En siaj apartaj publikaj deklaroj, PetroĈina, Ĉina Petrolo kaj Kemio, Ĉina Viv-Asekuro, Aluminia Korporacio de Ĉinio kaj Ŝanhaja Petrokemio diris, ke ili memvole peticios retiri sin el la Novjorka Borso.

Ĉiuj kvin kompanioj diris, ke iliaj movoj baziĝis sur plenaj konsideroj, inkluzive de tio, ke la kvantoj de iliaj akcioj en la Novjorka Borso okupas relative malgrandan proporcion de iliaj totalaj listigitaj akcioj.

Oficialulo el la Ĉina Valorpapera Reguliga Komisiono diris en deklaro en la retejo de la nomita komisiono, ke la retiriĝa plano de tiuj kompanioj ne influos ilian pluan utiligon de enlandaj kaj eksterlandaj kapital-merkatoj por financado.

Dividu