Britio deklaris sekecon en multaj lokoj

Pluveta Publikigita: 2022-08-13 17:21:43
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 12an de aŭgusto brita registaro anoncis, ke post la plej seka julio ekde 1935, ok el la 14 regionoj de Anglio estas en trosekeco. Tio estas la unua trosekeco en Anglio ekde 2018.

En kunveno okazinta tiutage, oficialuloj de la Media Agentejo diris, ke partoj de la sudokcidento, partoj de la suda kaj centra regionoj kaj la tuta oriento de Anglio estis submetitaj al sekecaj sojloj post longedaŭra periodo de varmeco kaj sekeco. La Media Agentejo kaj la kompanio de akvaj aferoj efektivigos la trosekecan respondplanon.

Nuntempe, Britio alfrontas ekstreman varmon. La temperaturoj altiĝas en multaj lokoj. La temperaturo iam altiĝis ĝis 40,2 celsiusgradoj en julio, rompante la antaŭan rekordon pri la plej alta temperaturo.

Dividu