Ĝis la 11a de aŭgusto, la ĉina-eŭropa kargotrajno tra la orienta koridoro faris entute 3 318 vojaĝojn kaj sendis 310 000 normajn kontenerojn da varoj ĉi-jare, pli multe je 16,3% kaj 16% kompare kun la sama periodo de la pasinta jaro respektive. La nombro de trajnaj vojaĝoj fariĝis rekorda. Nun, sume 22 itineroj de la ĉina-eŭropa kargotrajno tra la fervojaj trairejoj Manzhouli kaj Suifenhe povas atingi 13 eŭropajn landojn.