Novaĵo

Ĉina centra banko injektas likidecon en merkaton en julio

La centra banko de Ĉinio pumpis monon en la monan merkaton en julio por plenumi likidecan postulon de financaj institucioj

Okazis konversacio inter ĉina kaj taĝika ministroj pri eksterlandaj aferoj

Ĉina ŝtata konsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi lunde havis konversacion kun taĝika ministro pri eksterlandaj aferoj Sirodjidin Muhriddin en Duŝanbo

Naviga averto: veturado en iuj akvoj en Suda Ĉina Maro kaj Bohai estu malpermesita

La Ĉina Mara Aŭtoritato publikigis navigan averton, laŭ kiu milita ekzercado estas farita en iuj akvoj de la Suda Ĉina Maro de 00:00 de mardo ĝis sabata noktomezo. Oni do malpermesas veturi en tiujn akvojn

Biden: Usono mortigis gvidanton de al-Qaeda per senpilota aviadilo

Usona prezidento Joe Biden lunde vespere anoncis, ke Ayman al-Zawahiri, estro de al-Qaeda estis mortigita en atako per senpilota aviadilo en Kabulo, Afganio

Ĉinio refoje avertas pri "gravaj sekvoj" pro ebla vizito de Pelosi al Tajvano

“Ĉinio prenos firmajn kaj fortajn kontraŭrimedojn por protekti sian suverenecon kaj teritorian integrecon,” diris lunde proparolanto de la ĉina Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj Zhao Lijian, avertante, ke la ĉina armeo ne sidos senfare

Singapura ĉefministro: Stabilaj ĉina-usonaj rilatoj estas gravaj

La singapura Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj diris en deklaro

Disrompaĵoj de ĉina portoraketo reeniris atmosferon

Disrompaĵoj de la lasta etapo de la portoraketo Changzheng-5B Y3 reeniris la atmosferon je 12:55 dimanĉe (pekina tempo), laŭ la Ĉina Agentejo de Homloĝata Kosmoŝipo

Hindio raportas unuan mortokazon de simiopokso

La ĵurnalo Indian Express citis en sia raporto rimarkojn de la ŝtatministro pri sano Veena George, ke Hindio raportis sian unuan mortokazon de simia pokso en la suda ŝtato Kerala dimanĉe.La 22-jara viro, kiu mortis sabate posttagmeze, revenis el la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj (UAE) pasintsemajne

Fermiĝis 2a Ĉina Internacia Ekspozicio de Konsumaj Produktoj en Hainan

La dua Ĉina Internacia Ekspozicio de Konsumaj Produktoj (ĈIEKP) sabate finiĝis en Haikou, ĉefurbo de la provinco Hainan, suda Ĉinio.Ekspoziciantoj el 61 landoj kaj regionoj aliĝis al la ses-taga ekspozicio

Shanxi lanĉis unuan kargotrajnon tra Ĉina-Laosa Fervojo

La ĉina norda provinco Shanxi sabate lanĉis sian unuan internacian kargotrajnon, kiu veturas tra la Ĉina-Laosa Fervojo, laŭ lokaj fervojaj aŭtoritatoj.La kargotrajno, ŝarĝita per konteneroj inkluzive de ceramikaĵo, farboj kaj sterkoj, foriris de la centra Shanxi al la laosa ĉefurbo Vjentjano

HomePrev...15161718192021...NextEndTotal 100 pages