Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris merkrede, ke Ĉinio instigas Usonon alfronti siajn proprajn seriozajn problemojn pri homaj rajtoj kaj preni konkretajn rimedojn por plibonigi sian propran situacion de homaj rajtoj
Merkrede en Romo, fermiĝis la kunveno de financaj ministroj kaj estroj de centraj bankoj de la Grupo 20
Merkrede usona prezidento Joe Biden diris, ke Usono subtenas trakti la demandon de Palestino kaj Israelo per “duŝtata solvo”.Dum sia regado Donald Trump nuligis la starpunkton pri subteno al la “duŝtata solvo” kaj senĉese reduktis helpon al Palestino
Marde usona financa ministro Janet L. Yellen diris, ke Usono strebos por grandigi monkolekton pri klimatŝanĝiĝo kaj mobilizi privatan investon por trakti la klimatŝanĝiĝon per kompakta kunlaboro kun la internacia komunumo
Marde la Monda Organizo pri Sano publikigis komunikon, alvokante, ke okaze de la Monda Tago de Sano en la 7a de aprilo, ĉiuj landoj prenu urĝan agadon por trakti neegalecon en sano en la lando kaj inter la landoj kaŭze de la epidemio
“Usono devas nuligi ĉiujn sankciojn kontraŭ Teherano antaŭ ol Irano povas rekomenci plenan plenumon de la Komuna Ampleksa Agadplano, konata kiel la irana nuklea interkonsento,” diris Wang Qun, ĉina sendito al la UN kaj aliaj internaciaj organizoj en Vieno marde
Laŭ raporto de usonaj amaskomunikiloj, la 1an de aprilo la hungara aŭtoritato pri medikamentoj oficiale donis al la ĉina firmao Sinovac Biotech la atestilon GMP (Bona Manufaktura Praktiko), kio signifas, ke la firmao Sinovac Biotech konformas al la normo de GMP
Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris marde, ke Ĉinio esperas, ke Usono plenumos sian promeson protekti homajn rajtojn kaj severe bati diskriminacion kaj perforton de malamo kontraŭ etnaj minoritatoj inkluzive de azidevenuloj en Usono
Pekino diris marde, ke ĝia nordokcidenta Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono ankoraŭ alfrontas minacojn de terorismo kaj ekstremismo malgraŭ neniu terorista atako dum la pasintaj kvar jaroj
Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris lunde, ke Ĉinio urĝas Filipinojn ĉesigi senbazajn akuzojn pri la Suda Ĉina Maro.Estas raporto, ke filipina ministro pri defendo Delfin Lorenzana urĝis la ĉinajn ŝipojn, kiuj restas ĉirkaŭ la rifo Niu'e, foriri frue