Novaĵo

Ĉinio urĝas Japanion ĉesigi propagandon pri sekurecaj minacoj por pravigo de sia armea fortigo

Ĉinio vendrede esprimis fortan malkontenton kaj firman oponon al enhavo en la blanka libro pri defendo de Japanio en 2022, urĝante la landon ĉesigi arbitran propagandon pri sekurecaj minacoj en la regiono por pravigo de sia armea fortigo

​Ĉinio bonvenigas subskribon de interkonsento pri greneksporto de Nigra Maro

Ĉinio vendrede bonvenigis la subskribon de mejloŝtona interkonsento por sekura transigo de ukrainaj greno, nutraĵo kaj sterko al internaciaj merkatoj sub la superrigardo de la Unuiĝintaj Nacioj (UN)

Japanio devas respondeci pri ellaso de nuklea kloakaĵo en maron

La Japana Reguliga Komisiono pri Atomenergio okazigis provizoran kunvenon en la 22a de julio kaj oficiale aprobis la planon de la Tokia Elektroenergia Kompanio pri ellaso de nuklea poluita akvo el la unua nuklecentralo Fukushima en la maron

Naturgasa prezo de Usono ŝvebas, la esperoj pri "rapida malkresko de la inflacio" rompiĝis

La brita retejo "Guardian" publikigis artikolon en la 21-a de julio titolitan "Altiĝas naturgasa prezo de Usono, inflacio malpliigas esperojn", dirante, ke alta prezo de naturgaso pliigas la koston de multaj aliaj produktoj, ĵetante la esperon de la usona registaro

​Ĉinio forte agos, se usona oficialulo insistos viziti Tajvanon

Proparolanto de la ĉina Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj Wang Wenbin diris ĵaŭde, ke Ĉinio forte agos por rezolute respondi la planitan vojaĝon de prezidanto de la usona Ĉambro de Reprezentantoj Nancy Pelosi al Tajvano kaj prenos kontraŭrimedojn, se la usona flanko insistos fari la viziton

Usonaj nigruloj fariĝis viktimoj de“inflacia lando”

Laŭ raporto de USA TODAY, usona Federacia Rezerva Banko de Nov-Jorko pubkigis raporton montrante la konatan fakton, ke “la ekonomiko de Biden” detruas ekonomian apogilon de usonaj nigruloj

Kvin mezaziaj landoj fortigos kunlaboron por kune respondi al defioj

La 21an de julio en Cholpon-Ata, Kirgizio, fermiĝis la 4a Interkonsiliĝa Kunveno de Ŝtatestroj de Kvin Mez-Aziaj Landoj. La ĉeestintaj ŝtatestroj konsentis fortigi kunlaboron en ekonomio, sekureco, homaj interŝanĝoj kaj tiel plu, por kune respondi al la regionaj defioj

Biden estis diagnozita kun nova kronviruso

Antaŭtagmeze de la 21a de julio usona Blanka Domo anoncis, ke tiutage usona prezidento Joe Biden estis pozitiva pri la nova kronviruso kaj havis tre mildajn simptomojn

Indonezia prezidento vizitos Ĉinion

Proparolanto de la ĉina Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj Hua Chunying anoncis ĵaŭde, ke laŭ invito de ĉina prezidanto Xi Jinping, prezidento Joko Widodo de la Indonezia Respubliko vizitos Ĉinion de la 25a ĝis la 26a de julio

EU proponis al membroj malpliigi gas-uzon je 15%

La Eŭropa Komisiono proponis ke, de la 1-a de aŭgusto 2022 ĝis la 31-a de marto 2023, ĝiaj membroj alprenu libervolajn rimedojn por malpliigi gas-uzon je pli ol 15% kompare kun la mezumo por la sama periodo en la antaŭaj kvin jaroj

HomePrev...20212223242526...NextEndTotal 100 pages