La 7an de junio la Ĝenerala Asembleo de la Unuiĝintaj Nacioj elektis hungaran diplomaton Csaba Korosi kiel la prezidanton de la 77a sesio de la Ĝenerala Asembleo de UN
La 5an de junio Usona Brodkasta Kompanio raportis, ke la nova opinisondo montris, ke pli ol 80% de usonanoj opinias, ke la voĉdonado en novembro estos decidita de ekonomio, inflacio kaj ŝenĉesa prezaltiĝo de naturgaso
dokumenta bildoVespere de la 6a de junio brita ĉefministro Boris Johnson postvivis la malkonfidan voĉdonon de la Konservativa Partio kaj plu servos kiel la partia gvidanto kaj brita ĉefministro
Meksika prezidento Andreo Manuel López Obrador konfirmis lunde, ke li ne ĉeestos la Amerikan Pintkunvenon ĉi-semajne pro la ekskludo de iuj landoj fare de la usona registaro
“Ĉinio kaj Japanio devas daŭrigi kungajnan kunlaboron kaj plifortigi reciprokan fidon en sekureco por alporti stabilajn, sanajn kaj fortajn ĉina-japanajn rilatojn en la venontajn 50 jarojn,” diris ĉina altranga diplomato marde
La sukcesa lanĉo de la homekipita spacoŝipo Shenzhou-14 estis raportita de pluraj internaciaj amaskomunikiloj, kaj tutmondaj observantoj nomis ĝin nova paŝo en klopodoj, kiujn faris Ĉinio por finkonstrui sian propran kosmostacion kaj esplori la kosmon
Financaj ministroj kaj centr-bankaj estroj de BRICS-landoj lunde publikigis komunan deklaron en virtuala kunveno, atingante konsenton pri profundigo de financa kunlaboro kaj plifortigo de kunordigo pri makroekonomia politiko
La 6an de junio, Zhao Lijian, proparolanto de ĉina Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj, diris en regula gazetara konferenco
Tri homoj mortis kaj 14 aliaj estis vunditaj post amaspafado ekster noktoklubo en Chattanooga, Tenesio, dimanĉe frumatene.Celeste Murphy, policestro de Chattanooga, diris al raportistoj, ke du homoj mortis pro pafvundoj kaj la tria perdis sian vivon post kolizio kun veturilo
La 5an de junio homoj rigardis la paradon de ornamitaj veturiloj en Londono, Britio