Novaĵo

Usona-stila moralo estas egoisma kaj senkompata

Pri la okcidentaj sankcioj kontraŭ Rusio kaŭzitaj de la konflikto inter Rusio kaj Ukrainio, la temo ĉu EU malpermesos la importadon de rusaj petrolo kaj gaso fariĝas disputata demando. Pli ol 40% de la gaso kaj ĉirkaŭ 30% de la petrolo en landoj de EU devas esti importitaj el Rusio

Wangyi telefone interparolis kun la diplomatia konsilisto de franca prezidento

Ĉina Ŝtata Konsilanto kaj Ministro pri Eksterlandaj Aferoj Wang Yi ĵaŭde invitite telefone interparolis kun Emmanuel Bonne, diplomatia konsilisto de franca prezidento Emmanuel Macron.La du flankoj interŝanĝis opiniojn ĉefe pri la ukraina problemo

MOS vokis mildigi klimatan krizon por sanprotekto

Okaze de la Monda Tago pri Sano, kiu okazas en la 7a de aprilo, la Monda Organizo pri Sano (MOS) alvokis ĉiujn registarojn fari konkretajn agojn por mildigi la klimatan krizon por la sano de nia planedo kaj la sano de la homaro

Bildoj! Jen kiel ĈKG kreeme raportas olimpikajn ludojn

Lastatempe, Thomas Bach, prezidanto de la Internacia Olimpika Komitato (IOK), gratulis Ĉinan Komunikilan Grupon (ĈKG) por ties kontribuo al la sukcesa brodkastado pri la Pekinaj Vintraj Olimpikoj. Nun finiĝis la Pekinaj Vintraj Olimpikoj kaj Paralimpikoj

Pli ol 12,8 milionoj da infanoj en Usono infektiĝis je KOVIM-19

Pli ol 12,8 milionoj da infanoj en Usono estis ekzamenitaj pozitive je COVID-19 ekde la komenco de la pandemio, laŭ la plej nova raporto de la Amerika Akademio de Pediatrio kaj la Infanhospitala Asocio.La raporto diras, ke tiuj infanoj reprezentas 19 procentojn de ĉiuj kazoj de KOVIM-19 en Usono

Ne vi, sed mi rajtas aĉeti ĝin!

Lastatempe, ĝenerala vicsekretario de la Rusa Nacia Sekureckonsilio malkaŝis, ke lastsemajne, la kvanto de la aĉetado de rusa nafto fare de Usono pliiĝis je 43%, atingante 100 000 barelojn tage. Tamen Usono postulis eŭropajn landojn ne aĉeti rusan nafton

Wang Yi telefone interparolas kun sia israela paralelulo

La 6an de aprilo la ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi, invitite, en telefono interparolis kun sia israela paralelulo Yair Lapid

Ukraina prezidento ordonis oficiale haltigi komercon kun Rusio

Merkrede ukraina prezidenta gazetara servo informis, ke ukraina prezidento Volodymyr Zelensky instrukciis la registaron formaligi la ĉesigon de la komerco de Ukrainio kun Rusio

Hungara ĉefministro proponas intertraktadon pri batalhalto de Rusio kaj Ukrainio en Budapeŝto

Hungara ĉefministro Viktor Orban merkrede invitis rusan prezidenton Vladimir Putin al pinta kunveno en Budapeŝto por progresi al tuja batalhalto inter Rusio kaj Ukrainio.Orban diris, ke li parolis kun Putin, kiu telefonis lin merkrede matene por gratuli lin pro lia venko en elektado

Kreskis forte vareksportado ĉe la ĉina-mongola terhaveno

Laŭ informo de la loka aŭtoritato, la terhaveno de Erenhot en la Aŭtonoma Regiono de la Interna Mongolio de norda Ĉinio vidis sian vartransportan eksportkvanton kreskanta je 41,4 procentoj en la unua trimestro de ĉi tiu jaro

HomePrev...80818283848586...NextEndTotal 100 pages