Ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi renkontiĝis kun ĝenerala sekretario de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo (ŜKO) Zhang Ming en Pekino ĵaŭde.Wang gratulis Zhang pro lia enoficiĝo kaj alte taksis la atingojn de la ŜKO de post ĝia establo
La ĉina Ministerio pri Komerco diris ĵaŭde, ke Ĉinio daŭrigos komercan kaj ekonomian kunlaboron kun Rusio kaj Ukrainio surbaze de egaleco, reciproka profito kaj reciproka respekto
La Sekureca Konsilio de la UN ĵaŭde (la 17an de marto) voĉdone decidis starigi oficialajn rilatojn kun Afganio regatta de Talibano, kiu ankoraŭ devas akiri vastan internacian agnoskon
Lastatempe parolante pri la rusa-ukraina konflikto Ned Price, proparolanto de usona Ŝtata Departemento, diris, ke la baza normo de internacia ordo, ke "grandaj landoj ne devas tirani malgrandajn landojn", estis damaĝita. Tuj post apero de la deklaro, tumultis la internacia komunumo
La 16an de marto brita ĵurnalo The Independent raportis, ke multe pliiĝis la nombro de usonaj infanoj infektitaj, enhospitaliĝintaj kaj mortintaj pro KOVIM-19. Triono de la infanaj mortintoj okazis en la pasintaj 2 monatoj
La Ĉina Societo de Ruĝa Kruco sendis 130 tunojn da faruno al la Afgana Societo de Ruĝa Krescento kiel donacon por helpi la landon travivi la nunan manĝaĵan krizon. Transdona ceremonio estis okazigita en la sidejo de la Afgana Societo de Ruĝa Krescento
Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Zhao Lijian anoncis ĵaŭde, ke laŭ la invito de ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi, alĝeria ministro pri eksterlandaj aferoj Ramtane Lamamra
Je la 15a horo kaj 9 minutoj de la 17a de marto, en Jiuquan-a Satelit-Lanĉa Centro Ĉinio sukcese lanĉis la telesensan sateliton Yaogan-34 02 per portoraketo Changzheng-4C. La satelito jam enorbitiĝis, kio signifas sukceson de la lanĉo
La 15an de marto brita ĵurnalo The Guardian raportis, ke la novkrovirusa epidemio malkaŝis problemon de usona manĝaja sistemo.La raporto diris, ke antaŭ ol la plej multaj urĝejoj esti tro homplenaj, la usona manĝaĵa sistemo jam montris la grandegan influon alportitan de la epidemio
Proparolanto de la plej alta leĝdona instanco de Ĉinio merkrede esprimis firman oponon kontraŭ la klaŭzoj rilataj al Ĉinio en la Usona Unuigita Monasigna Akto, 2022, kiu estis subskribita en leĝon marde