Novaĵo

Ĉina ĉeftero malfermas pli da komercaj sektoroj al tajvanaj loĝantoj

La ĉina ĉeftero vastigis merkataliron por tajvanaj loĝantoj, permesante al ili starigi entreprenojn posedatajn de individuoj en 122 sektoroj inkluzive de cerealkultivado, fruktoplantado kaj trinkaĵa produktado, kompare kun la antaŭaj 24

Militema “imperio de mensogoj”

“Usono estas plej militema lando en la historio.” Tion diris usona eksprezidento Jimmy Carter

Teknologio fortigas komunumon kun komuna estonteco por homaro

La teknologia disvolviĝo de Ĉinio signifas al aliaj landoj malfermon, kundividon, verdan kunordigon kaj komunan evoluadon. Tio estas vera senco de la homa komunumo kun komuna estonteco

Ĉinio reasertas starpunkton de “kvar nepraĵoj” pri ukraina demando

Ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi marde diris, ke la "kvar nepraĵoj" substrekitaj de prezidanto Xi Jinping estas la plej klara kaj la plej aŭtoritata sinteno de Ĉinio pri la ukraina demando

Rusio deklaris sankciojn kontraŭ usona prezidento Biden

La 15an de marto rusa novaĵ-agentejo TASS raportis citante anoncon de la rusa Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj, ke tiutage Rusio deklaris sankciojn kontraŭ usona prezidento Joe Biden kaj aliaj usonaj poliktikaj gravuloj

Tria aro da humanitaraj helpliveraĵoj de Ĉinio al Ukrainio transiĝis de Varsovio

La tria aro da humanitaraj helpliveraĵoj al Ukrainio el la Ĉina Societo de Ruĝa Kruco foriris el Varsovio, Pollando al Ukrainio marde posttagmeze

Ĉinio urĝas Usonon fari konkretajn agojn por mildigi situacion en Ukrainio

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj marde urĝis Usonon fari efektivajn klopodojn por mildigi la situacion en Ukrainio

Usona amaskomunikilo: Malpliiĝas publika konfido pri CRM

Lastatempe usona ĵurnalo The New York Times raportis, ke ĝis januaro malpliiĝis la publika konfido pri Centroj por Regado kaj Prevento de Malsanoj (CRM) en Usono. La opinisondo montris, ke en la komenco de la novkronvirusa epidemio 69% da usonanoj kredis la informojn de la centroj

Wang Yi telefone interparolis kun irana ministro pri eksterlandaj aferoj

Ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi marde telefone konversaciis kun irana ministro pri eksterlandaj aferoj Hossein Amir-Abdollahian

Mezazianoj malkontentaj pri okcidentaj raportoj koncernaj al Ukrainio

“Blankuloj kun blondaj haroj kaj bluaj okuloj, kiuj fuĝis de la milito, ne estas kiel siriaj rifuĝintoj. Tie ne estas Afganio nek Irako, kaj la milito efektive okazis en civilizita Eŭropo"... Tiuj ĉi vortoj aperis de tempo al tempo en raportoj de iuj okcidentaj ĵurnalistoj pri la ukraina krizo

HomePrev...93949596979899...NextEndTotal 100 pages