Ŝlosilaj Vortoj en la 14a Kvinjara Plano: Pokapa Malneta Enlanda Produkto

Publikigita: 2021-02-22 15:51:41
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Laŭ normo de la Monda Banko, Ĉinio jam fariĝis unu el mez-enspeza ekonomioj. Ĉu Ĉinio falos en mez-enspezan kaptilon kiel vidpunkto de la mediato Foreign Policy?

Laŭ la Organizo pri Ekonomia Kunlaboro kaj Disvolviĝo, la evoluintaj landoj havas pokapan malnetan enlandan produkton de almenaŭ 12 300 usonaj dolaroj. Nun la valoro en Ĉinio atingis ĉirkaŭ 10 000 usonajn dolarojn.

Kio estas la normo pri trapasigo de la mez-enspeza kaptilo? Ekonomikistoj havas diferencajn respondojn. Kelkaj opinias, ke Ĉinio espereble stabile transpaŝos la mez-enspezan kaptilon en 2024; kaj multaj pensas, ke (taksate) laŭ (metodo de) aĉetkapabla egaleco, Ĉinio jam plenumis transpaŝon de la kaptilo. La ĉina registaro celas altigi sian pokapan malnetan enlandan produkton ĝis la nivelo de la meznivelaj evoluintaj landoj en 2035, kio signifas, ke Ĉinio sukcese superos la periodon de meza enspezo kaj multe progresos sur la vojo al alta enspezo.

Falo de kelkaj ekonomioj en tiel nomatan mez-enspezan kaptilon estas kaŭzita de redukto de kreska rapideco pro malrapida industriigo, malsukceso de ekonomia transformado kaj aliaj faktoroj. Sed Ĉinio ne ripetos la saman eraron de tiuj ekonomioj, ĉar ĝi sekvos la principon de nova disvolviĝo kun novigo, kunordigo, verdo, malfermo kaj kungajno. Ĉinio ne nur estas la unika lando, kiu havas la tutan ĉenon de industrio, sed ankaŭ estas la sola el ĉiuj mez-enspezaj ekonomioj kaj enlistita en la antaŭaj 30 lokoj de la tuttergloba noviga indico. Sub persisto en reforma profundigo kaj malferma larĝiĝo, pli forta energio estos liberigita kaj ekscitita por disvolviĝo.

Dividu