Ŝlosilaj Vortoj en la 14a Kvinjara Plano: Nutraĵa Sekureco

Publikigita: 2021-03-03 06:00:00
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La nutraĵa sekureco de Ĉinio ĉiam estas atentata de la internacia komunumo. Kiu povas vivteni Ĉinion kun 1,4 miliardoj da loĝantoj? Usona Heredaĵa Fonduso opiniis, ke la nutraĵa krizo jam aperas en Ĉinio, eĉ serioziĝos pro insekto-damaĝo aŭ epidemio. Ĉu tio estas vera? Certe ne!

La amasoj rigardas la nutraĵon super ĉio. La politikoj pri nutraĵo ĉiam estas alte atentataj en la politika tagordo de Ĉinio.

La pokapa nutraĵa liverado en Ĉinio kalkuliĝas al 474,18 kilogramoj, plimulte ol 400 kilogramoj, la sekura normo de internacia nutraĵa liverado.

Ĉinio havis riĉajn rikoltojn dum sinsekvaj jaroj kaj havas grandan rezervadon de nutraĵoj. La rezervado de rizo kaj tritiko sufiĉas por postulo de la tutlandaj loĝantoj por unu jaro. La proporacio de la reservado en nutraĵa konsumo jam estas pli multe alta ol 17% ĝis 18%, la sekura normo de la tuta mondo.

La baza filozofo de ĉina nutraĵa politiko estas serĉi nutraĵojn bazite sur la tero kaj la tekniko. Almenaŭ 120 milionoj da hektaroj de agroj estos certigite protektitaj. La lando kreskigas po-unit-arean produkton, bonigas grundan kvaliton kaj altigas agrikulturan efikon per altigo de scienctekniko.

Dividu