Talentokonkurso “Mi volas viziti la provincon Sichuan” de ĈRI
Daŭro de la Konkurso:
De la 1-a de januaro ĝis la 1-a de julio de la jaro 2010
Premio:
Specialan premion ricevos 10 laŭreatoj—4 el la kategorio de tekstoj, 3 el la kategorio de fotoj kaj 3 el la kategorio de pentraĵoj aŭ manfaritaj objektoj. Ni eljuĝos ankaŭ laŭreatojn de la unua, dua kaj tria premioj. Gajnintoj de la speciala premio ĝuos senpagan vojaĝon al la provinco Sichuan en septembro de la jaro 2010.
Kontribuoj al la Konkurso:
La kontribuoj estas dividitaj en tri kategoriojn de tekstoj, fotoj kaj pentraĵoj aŭ manfaritaj objektoj. Vi povas partopreni en unu aŭ kelkaj kategorioj.
Ĉina Radio Internacia organizis konkurson pri turismaj scioj de la provinco Sichuan respektive en la jaro 2006 kaj 2008. La konkurso konigis al transmaraj aŭskultantoj kaj retumantoj turismajn resursojn, naturajn pejzaĝojn, kutimojn kaj morojn de la provinco Sichuan. Ĉi-jare de la 1-a de januaro ĝis la 1-a de julio Ĉina Radio Internacia okazigas la talentokonkurson “Mi volas viziti la provincon Sichuan”. Partoprenantoj povas montri pejzaĝojn de la provinco per tekstoj, fotoj, pentraĵoj aŭ manfaritaj objektoj.
Organizantoj de la Konkurso: Popola Registaro de la Provinco Sichuan
Ĉina Radio Internacia
Efektiviganto de la Konkurso:Retejo de Ĉina Radio Internacia (CRI Online)
Regularo de la Konkurso:
Tekstoj:  La tekstoj povas esti verkitaj en iu ajn formo, inkluzive de eseo kaj poemo. Se vi vizitis la provincon Sichuan, bonvolu verki ion pri via vizito. Se vi neniam vojaĝis al la provinco, vi povas priskribi laŭ via imago la provincon.
Sendu al ni vian verkon kun titolo, via nomo, ŝtataneco kaj koresponda adreso.
Fotoj:  Ĉiu foto por la konkurso devas esti farita de la partoprenanto mem kaj rilata al la provinco Sichuan, kaj la grandeco ne devas esti super 5M (5 megapikseloj). Bonvenaj estas unuopaj fotoj aŭ fotoserioj kun titolo, simpla klarigo, dato kaj fotita loko. Indiku en via kontribuo la nomon, ŝtatanecon kaj korespondan adreson.
Pentraĵoj kaj Manfaritaj Objektoj:  Vi povas kontribui per pentraĵoj aŭ manfaritaj objektoj faritaj de vi mem kaj rilataj al la provinco Sichuan. Indiku titolon kaj simplan klarigon de via kontribuo, vian nomon kaj korespondan adreson.
Maniero de la Partopreno:    Sendu vian kontribuon de tekstoj, fotoj, pentraĵoj aŭ manfaritaj objektoj al espradio@cri.com.cn, aŭ surretigu la kontribuon alklakinte la butonon “Mi aliĝu” en nia retpaĝaro aŭ poŝte sendu ĝin al: Esperanto Service, CRI-36, China Radio International, P.O.Box 4216, Beijing, P.R.China 100040.