Xi: Ĉina-birmaj rilatoj estas en ŝlosila momento kunliganta pasintecon kaj estontecon

Publikigita: 2020-06-08 20:34:09
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping diris lunde, ke rilatoj inter Ĉinio kaj Birmo nun troviĝas en ŝlosila momento, kiu heredas la pasintecon kaj brakumas la estontecon, ĉar la mondo spertas profundajn ŝanĝiĝojn nevideblajn en jarcento.

En interŝanĝo de gratulaj mesaĝoj kun sia birma paralelulo U Win Myint, por festi la 70an datrevenon de duflankaj diplomatiaj rilatoj, Xi diris, ke li donas grandan gravecon al la disvolvado de ĉina-birmaj rilatoj.

Xi diris, ke li volas labori kun Win Myint por antaŭenigi la duflankajn rilatojn sur la vojo de konstruado de ĉina-birma komunumo kun komuna estonteco kaj ebligi al la du popoloj esti bonaj najbaroj, bonaj amikoj, bonaj partneroj kaj bonaj "Paukphaw" por ĉiam. Li sugestis, ke la du landoj plifortigu duflankajn altnivelajn interŝanĝojn, firmigu politikan reciprokan fidon, profundigu praktikan kunlaboron en diversaj kampoj kaj plifortigu kunordigon kaj kunlaboron en multflankaj kadroj.

Dividu