Xi emfazas modernigon de nacia defendo kaj armitaj trupoj

Publikigita: 2020-08-01 15:05:04
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), emfazis antaŭenigi modernigon de la nacia defendo kaj armitaj trupoj.

Xi faris la rimarkojn ĵaŭde, kiam li prezidis sesion de grupa studo de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la KPĈ pri intensigo de modernigo de la nacia defendo kaj armitaj trupoj.

Por subteni kaj disvolvi socialismon kun ĉinaj trajtoj kaj realigi nacian rejuniĝon, Xi substrekis certigi ambaŭ disvolvadon kaj sekurecon kaj garantii paralelajn klopodojn por fari la landon prospera kaj la armeon forta.

Xi diris, ke la modernigo de la nacia defendo kaj armitaj trupoj devas esti antaŭenpuŝita kun la moderniga procezo de la lando, kaj la militaj kapabloj devas kongrui kun naciaj strategiaj bezonoj. Li diris, ke la KPĈ ĉiam klopodis konstrui fortan nacian defendon kaj potencajn militajn fortojn kaj akiris grandajn atingojn tiurilate.

Xi diris, ke en ĉi tiu jaro, Ĉinio atingos la celojn kaj misiojn de fortigo de la nacia defendo kaj armitaj trupoj por 2020, kaj komencos la novan vojaĝon por fundamente fini la modernigon de la nacia defendo kaj armitaj trupoj kaj transformi la ĉinan armeon en mondklasajn trupojn.

Xi alvokis klopodojn por efektivigi la strategiajn planojn kaj aranĝojn faritajn de la Centra Komitato de la KPĈ kaj la Centra Milita Komisiono pri modernigo de la nacia defendo kaj armitaj trupoj, por certigi, ke la celoj kaj misioj en tiu ĉi kampo estos atingitaj.

Xi atentigis, ke la mondo nun spertas profundajn kaj rapide evoluantajn ŝanĝiĝojn nevideblajn en jarcento, kaj la kronvirusa pandemio havas profundan influon sur la internacian strukturon. Li aldonis, ke la sekureca situacio de Ĉinio alfrontas pliiĝantajn necertecojn kaj malstabiligajn faktorojn.

Li alvokis pli fortan senton de misio kaj urĝeco kaj pli da klopodoj por realigi transsaltan disvolviĝon en la modernigo de la ĉina armeo. Li substrekis efektivigi la armean strategian gvidlinion de la nova epoko, formuli la 14an kvinjaran (2021-2025) planon pri konstruado de la armeo, desegni sciencan vojmapon kaj kulturi novatipajn altkapablajn kaj profesiajn militajn talentulojn

Xi emfazis komunajn civil-militajn klopodojn por antaŭenigi modernigon de la nacia defendo kaj armitaj trupoj, kaj vokis al centraj partiaj kaj ŝtataj institucioj kaj partiaj komitatoj kaj registaroj sur ĉiuj lokaj niveloj plifortigi sian konscion pri nacia defendo kaj antaŭenpuŝi la disvolvadon de nacia defendo kaj la armitaj trupoj.

Dividu